Pri ni

Ni estas kolektaĵo de Esperantistoj, kiuj celas blogi pri pluraneca feminismo en Esperanto. Ni esperas, ke per nia blogo ni povas antaŭenpuŝi Esperantujon al la nivelo de socijusteca komunikado kaj interkompreno de aliaj neesperantaj feminismaj rondoj. Pli eksplicite, ni kredas:

  • ke formoj de subpremado interligiĝas, kaj bezonas esti analizataj de nuancita vidpunkto
  • ke la plej bona informanto pri iu subprema sistemo estas homo, kiu mem estas viktimo de ĝi, kaj ke ni nur transprenu tiun rolon kiam absolute necesas kaj ni verku surbaze kaj informite de diraĵoj/skribaĵoj de homoj de tiuj grupoj
  • ke ĉiu rajtas kontribui al la blogo kaj la diskutoj, sed nur se ri respektas la spertojn de subpremataj homoj kaj kredas je la rajto de subpremataj grupoj difini identecon por si mem
  • je pli bona Esperantujo, kiu forlasas kaj kondamnas Eŭropcentrismon, rasismon, kvirfobion, handikapismon, kaj aliajn specojn de malegaleco
  • je graveco de transnacia perspektivo kiu ne nur inkluzivas diversajn landojn kaj regionojn de la mondo, sed ankaŭ pritraktas mondajn asimetriojn de povo kaj malkonstruas koloniismajn pensmanierojn

 

Se vi konsentas kun la supra manifesto kaj volas kontribui al nia blogo, vi estas bonvena sendi vian proponon al egalecen@gmail.com.

Unu respondo al “Pri ni

  1. Saluton el Meksiko! Mi trovis vian pagxo kaj placxas multe. Mi estas nun vian fanon!

    Liked by 1 persono

Komenti