5 tagoj, kiuj temas pri egaleco

Mi verkis ĉi-tiun artikolon, ĉar dum la lastaj tagoj oni jam multe parolis pri la Internacia Tago pri Virinaj Rajtoj kaj foje tio ĝenas min ĉar ŝajnas ke oni zorgu pri virinoj nur la 8an de Marto, kvazaŭ dum la aliaj 355 tagoj de la jaro tio ne estus bezonata.
Do, flankiĝante de mia opinio pri la signifo kaj valoro de la Internacia Tago pri Virinaj Rajtoj, mi proponas liston de aliaj, pli gravaj el mia vidpunkto, datoj pri egaleco.

La Tago de Egala Salajro

Ekde 2020, ĝi estas oficiala internacia tago, subtenita de Uniĝintaj Nacioj, kiun oni festas la 18an de Septembro. Antaŭe ĝi ne estis apogita de gravaj internaciaj organizoj.
La Internacia Koalicio por Egala Salajro estas platformo pri tiu ĉi temo formata de la Internacia Organizaĵo de Laboro, la Virina Fako de Uniĝintaj Nacioj kaj aliaj partneraj organizoj.
La Tago ekzistas por atentigi homojn pri genra salajra malegaleco. Ĝi signifas ke dum (abstrakta) viro gajnis 1 dolaron, je mondskala nivelo (abstrakta) virino gajnis 77 cendojn pro samvalora laboro. Se oni ne zorgas pri malestigi tiun ĉi malegalecon (kiu averaĝe ekzistas), la socio bezonus 257 jarojn por atingi salajran egalecon.
Interesaj estas la malsimilecoj je pluraneca perspektivo. Ekzemple, rilate al la deveno de la virino, en la jaro 2019, kompare al unu dolaro gajnita de blankhaŭta, ne latinamerik-devena viro:

  • Virino de azia-amerika deveno gajnis $0.85, do la tago en kiu oni atingas la saman salajron estas la 5a de Marto. (La monsumon kiun iu viro gajnis en 2018, la virino gajnos nur la 5an de Marto 2019);
  • Usona virino de afrika aŭ azia deveno gajnis $0.61, do la tago estas la 22a de Aŭgusto;
  • Usona virino de indiĝena deveno gainis $0.58, do la tago estas la 3a de Septembro;
  • Virinoj de latinamerika deveno gajnis $0.53, tiel la tago por ili estas la 20a de Novembro 2020.

Ĉe Eŭropunia nivelo la malsimilo inter salajroj de viroj kaj virinoj estas nuntempe averaĝe 14% (datumoj de 2018), kaj en Italujo, la lando kie mi nun loĝas, estas simila situacio ol en Usono rilate al virinoj de azi-amerika deveno (15% de malsimileco).
Oni facile povas imagi ke la malegaleco dependas multe de la fako en kiu oni laboras, ĉar ĝenerale “virinecaj” laboroj estas malpli prestiĝaj aŭ ne postulantaj altajn studojn. La malegaleco estas ankoraŭ pli signifa por virinoj, kiuj havas filojn. Ekzemple se oni komparas patran averaĝan salajron kaj patrinan salajron, en 2018 patrinoj gainis $0.69 por ĉiu $1 gajnita de patroj, do en 2019 la tago de egala salajro por virinoj-patrinoj estis la 10a de Junio.

Tago de Knabinoj kaj Virinoj en Scienco

Kvankam dum la pasintaj 15 jaroj la tutmonda komunumo multe penis inspiri kaj allogi virinojn kaj knabinojn en sciencon, tamen virinoj kaj knabinoj daŭre ne plene kaj samskale partoprenas en ĝi. Nuntempe nur ĉirkaŭ 30% de ĉiuj esploristoj estas virinoj mondskale. Laŭ la enketoj de UNESCO, nur 30% de lernantoj, kiuj elektas STEM-fakojn (nome Scienco-Teknologio-Inĝenierado-Matematiko) estas knabinoj. Parolante pri universitataj studoj, en kelkaj fakoj kiel konstruado, matematiko, statistiko, informadiko, tiuj datoj varias el 2-3% ĝis 5-7% .
En 2015 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion por deklari la 11an de Februaro la Internacian Tagon de Virinoj kaj Knabinoj en Scienco

Laŭ ĝi, la celoj de la Tago estas atentigi pri kiom gravas atingi plenan kaj egalan aliron de virinoj kaj knabinoj al scienco kaj partoprenigi ilin pli aktive en ĝi, kaj antaŭeniri atingon de genra egaleco kaj potencigon de virinoj kaj knabinoj.
Aldone, scienco kaj genra egaleco ambaŭ estas esencaj por la atingo de la internacie interkonsentitaj disvolvaj celoj, inkluzive de la Agendo 2030 por Daŭripova Disvolviĝo.

Krom tiuj ĝeneralaj datoj, okazas ankaŭ fakaj kaj naciaj tagoj. Jen sube du ekzemploj.

Tutmonda Tago de Intelektaj Propraĵoj (2018)

Kiam ni parolas pri novigo, laŭ la enketoj de la Monda Organizo de Intelektaj Propraĵoj (WIPO), en la jaro 1995 nur 17% de internaciaj patentpetoj prezentitaj laŭ la Patenta Kunlabora Traktato (PCT), inkluzivis almenaŭ unu virinon inter la listigitaj inventistoj.
En 2008 jaro, tiu organizo dediĉis la Internacian Tagon de Intelektaj Propraĵoj al Virina kontibuo al kreemo kaj novigo.

La sekvan jaron, okaze de la Internacia Tago de Virinaj Rajtoj, la sama organizo diskonigis multajn statistikojn koncerne al partopreno de virino en IP-ligitaj procezoj kaj pri virinaj spertoj de patentigo.

Nacia Tago de Virinoj en Sporto (Usono)

Oni festas ĝin dum la unua semajno de Februaro por agnoski la atingojn de inaj atletoj, rekoni la influon de sporta partopreno por virinoj kaj knabinoj, kaj honori la progreson kaj daŭran lukton por egaleco de virinoj en sportoj.
Ĉiun jaron, ekde 1987, la Usona Kongreso agnoskas virinajn kontribuojn al sportoj. NGWSD estas festata ĉiujare tra Usono en la formo de komunumaj eventoj, kiujn partoprenas famaj inaj sportistoj, disdonado de premioj kaj aliaj agadoj.

Monda Tago de Kontraŭkoncipo

Ekde 2007, ĝi okazas kun la subteno de koalicio de 15 internaciaj neregistaraj kaj registaraj organizaĵoj, kaj sciencaj kaj medicinaj socioj, kiuj fakas pri seksa kaj reprodukta sano kaj estas sponsorita de la firmego Bayer AG. La 26-an de Septembro ĉiujare oni lanĉas tutmondan kampanjon, kiu vizias estontecon en kiu ĉiu gravedeco estas dezirata. La celoj de MKT estas plibonigi la scion pri kontraŭkoncipado kaj ebligi junulojn fari informitajn elektojn pri sia seksa kaj reprodukta sano.

Komenti

Enarkivita sub Uncategorized

Kelkaj pensoj post la lasta 25a de Novembro

Antaŭ kelkaj tagoj, la 25an de Novembro, oni celebris la Internacian Tagon por Forigo de Perforto kontraŭ Virinoj. La saman tagon, per ironio de la sorto, forpasis la mondfama eks-futbalisto Diego Armando Maradona, konsiderata legendo de multaj, kaj pri kiu ekzistas kvazaŭ kulto ĉefe en Italujo kaj Argentino, la landoj kie li ludis. Evidente tiu novaĵo iĝis tuj la plej atentokapta kaj disvastigata en amaskomunikiloj kaj sociretejoj, malvidebligante la celebradon de la internacia tago kaj la pluraj eventoj organizitaj por ĝi. En mia “socireteja bobelo”, mi legis multajn polemikajn komentojn pri tio, kaj kelkaj fingromontris la hipokritecon de la homoj, kiuj matene afiŝis pri perforto kontraŭ virinoj, kaj vespere ploris viron, kiu ekster la futbalkampo ne estis certe ekzemplo de bona konduto kun virinoj. Finfine mi trovis komenton, kiu donas laŭ mi interesan perskpektivon, kaj mi decidis traduki kaj kundividi ĝin, kun la permeso de la aŭtorino Giorgia Morselli.

Antimonumenta- Ni una mas and protesters

Ami iun, kies ĉeesto kaj atento redonas al ni la senton de digno kaj valoro, kiun ni penas trovi en ni mem, estas fenomeno komuna al multaj emociaj, romantikaj kaj familiaj rilatoj. En interhomaj rilatoj, la bezono plenigi ĉi tiun originalan mankon de memamo igas onin vundeblaj, ĉar ĝi facile kondukas al tolerado de eĉ malĝustaj kaj perfortaj kondutoj por ne perdi tiun ĉeeston, de kiu oni trovas validigon.
Mi pensas, ke ĉi tiu interpreto ankaŭ aplikeblas al grupa kaj amasa dinamikoj, kiam publika figuro estas objekto de granda emocia investo.
En la amo de Napolo al Maradona, la prioritata elemento restas tiu de elaĉeto, malgraŭ ĉiujn kontraŭdirojn de la figuro kaj la polemikaj pritaksoj, kiuj racie povas esti prezentitaj pri ria konduto.
Ami na Maradona ne estas kontraŭ-feminisma, same kiel ne estas kontraŭ-feminisma ami kunulon aŭ perfortan gepatron, aŭ resti emocie ligita al spertoj, kiujn ni vivis kun malsama konscio ol tiu akirita poste.

Grafiti Diego Maradona

Finfine emocioj ne estas elektitaj, kaj diskuti ilian pravecon ne utilas por ŝanĝi la aferojn. Anstataŭe vi povas elekti kiel agi, kaj do ankaŭ kien direkti vian atenton, al kiu kaj kio dediĉi pensojn, vortojn, tempon kaj energion.
Por multaj el ni, kiuj proprasperte scias, kio signifas esti implikita en perfortaj / toksaj / malfunkciaj rilatoj, la simplaj konsideroj, kiujn mi kundividas ĉi tie, estas ege malevidentaj: kompreni tion estas malfacila laboro kaj postulas konstantan kaj pezan laboron sur ni mem kaj sur niaj skemoj de kundependeco.

La 25-a de Novembro ne estas la Internacia Tago “kontraŭ perforto kontraŭ virinoj”, ĉar se eĉ hodiaŭ necesus establi datrevenon por principe konstati, ke seksa perforto ne estas etike akceptebla, miaflanke, mi emus sinmortigi.
Ĝi nomiĝas Internacia Tago *POR FORIGO* de perforto kontraŭ virinoj: iniciatema titolo, kiu invitas, praktike, respondeci kaj engaĝiĝi, identigi efikajn agajn strategiojn por atingi la celon.
Por solvi problemon, unue necesas kompreni ĝin en ĝia komplikeco, kaj tial fingromontri la kontraŭdirojn, kiuj manifestiĝas en niaj spertoj kaj en niaj atestoj, utilas nur se sekvas la devo esplori ilin.

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, aktuale, amaskomunikiloj, novaĵoj, Uncategorized

Ĉeestante licean feminisman agadon

Ni publikigas ĉi sube kontribuon, kiun sendis al ni Brijako, el Francujo. Ni feliĉis legi rakonton de nia juna leganto pri konkreta agado en ria medio, kaj ni esperas, ke vi ankaŭ ŝatos. Cetere, ni jam traktis la temon de vestaĵkodoj en la unua epizodo de nia podkasto, kiun vi trovas ĉi tie.

“Mi ĉeestis kiel liceano la francan feminisman agon “Lunde la 14-an de septembro”, kiu celis apogi la liberecon de virinoj vestiĝi libere kaj komprenigi tion, ke la problemo ne estas tio, ke virinoj “maldece” vestiĝas, sed tio, ke la seks-agresantoj estas ja tiuj kiuj maldecas. La movado naskiĝis en sociaj retejoj, kaj decidis protesti ĝuste tiu-lunde en francaj liceoj por la rajto libere vestiĝi, kun la celo kontraŭbatali seksismajn diskriminaciojn. 
En liceoj, multaj vestaĵoj (kiel mallongaj jupoj, ŝortoj…) estas malpermesataj, nur al lernantinoj, pro “nedececo”. Virlernantoj ja rajtas vesti ŝortojn kiam varmas. Tio klare estas genro-bazita diskriminacio.
Tial, multaj liceaninoj ĝuste decidis vestiĝi tiu-lunde per mallongaj jupoj kaj aliaj vestaĵoj taksitaj kiel nedecaj, por protesti kontraŭ la malpermeso de ili. Notindas, ke la rajto vestiĝi kiel oni deziras ne nur temas pri libereca afero, sed ankaŭ temas pri rajto efike labori, ĉar ekzemple, precize lunde varmegis.
Mialicee tiu protesto ne sukcesis ŝanĝigi la regularon. Male, la estroj de la liceo memorigis la regulojn pri malpermesataj vestaĵoj. Tamen ĝi efikis kiel vekigilo. Edukistino demandis al liceanino vestita per mallonga jupo: “kiel via virprofesoro scios kie vin rigardi?”. Dum la juna generacio en Francujo nun estas grandaplejparte senkatenigita de seksismaj pensoj, tiu demando estas perfekta elmontro, ke ne tiel estas por la pli maljunaj generacioj, eĉ por edukistoj. 
Landaskale, tiu movado estis interalie subtenita de la ekssekretario pri intergenra egaleco kaj nuna sekretario pri civitaneco Marlène Schiappa, kaj de la feminisma asocio Nous Toutes. Sed male ol s-rino Schiappa, Jean-Michel Blanquer, la franca ministro pri edukado, diris ke “sufiĉas vestiĝi normale kaj ĉio iros bone”, kaj ke laŭ li “ekzistas ia granda prudenteco, kiun ni devas havi”. 
Eĉ se objektive, tiu movado malsukcesis atingi siajn celojn pri libera vestiĝo, ĝi instigis al debato pri tiu ĉi temo kaj multaj francaj amaskomunikiloj informis pri ĝi.”

Komenti

Enarkivita sub Uncategorized

Vojoj por venki kronvirusan streĉon

Dum la lastaj semajnoj nur pigrulo ne verkis ion pri kronviruso. Inter la amaso de informoj, kiuj falas sur nin, ni tradukis kaj adaptis tekston de The_Queer_Counselor, kiun ni trovis FB-paĝaro de Portlanda studenta helpcentro The Queer Counselling Intern .

Do, vi eble rimarkis multajn novaĵojn pri COVID-19 en la lastaj tagoj. Mi estos honesta, estas timige kaj estas multo por pritrakti. La mondo estas nun timiga loko, kaj por multaj homoj ĉiam estis. Mi esperas, ke ĉi tiu afiŝo povas helpi normaligi tion, kion vi eble sentos, kaj ankaŭ donos iujn konsilojn pri sidado kun malfacilaj sentoj.

Bonvolu kontroli viajn fontojn kiam temas pri koronvirusaj informoj […] La Monda Organizaĵo pri Sano havas precizajn kaj ĝisdatigitajn informojn.

Kiuj ajn sentoj aperos ĉe vi rilate al COVID-19, ili validas.

kronviruso

 

kronviruso (3)kronviruso (2)

Komenti

Enarkivita sub Uncategorized

Tiu ĉi “ĉolina” reĝinjo defias stereotipojn pri genro kaj folkloro el la argentina periferio

[Artikolo unue aperinta hispane ĉi tie, kaj en Esperanta traduko ĉi tie]

Ekrankopio de “Ramita Seca,” produktita de Elisa Portela per YouTube, enhavante koreografion kaj ludadon de la rolulo “Bartolina Xixa”, reĝinjo inspirita de anda indiĝena estetiko.

Meze de granda rubodeponejo, ĉirkaŭata de nebulo, silueto en larĝa paŝtela rozkolora jupo, kun longaj harplektaĵoj, dancas vidalon [vidala, en la hispana], formon de tradicia poeziaĵo akompanata de muziko tipa de argentina folkloro.

Temas pri Bartolina Xixa, drag folk rolulo de la Andoj kreita de Maximiliano Mamaní, kiu repripensas nordargentinan folkloron el genra perspektivo kaj celas dekoloniigi ĝin fokusiĝante pri indiĝenaj popoloj.

En ria plej nova artaĵo, “Seka Branĉeto, Konstanta Kolonieco”, la artisto elektis la subĉielan rubejon de Hornillos, kiu troviĝas en Quebrada, Humahuaca, regiono agnoskita kiel kultura kaj natura heredaĵo de la homaro fare de UNESKO en 2003.

La vidalo estas plena je simbolismo. Komponitaj de la kantisto-kantverkisto Aldana Bello, la versoj esploris la temon de la minekspluatado kaj la abomenaĵojn faritajn kontraŭ la indiĝenaj komunumoj:

 

Esta vidala que canto / Sangra de pena y dolor / Las injusticias de siglos / Siguen en pie y con ardor […] En zona andina hay mineras / Contaminan la ilusión / El agua, la tierra y todo / Lo que anda a su alrededor

Tiu ĉi vidalo, kiun mi kantas / Sangas per ĉagreno kaj doloro / Maljustecoj de jarcentoj / Daŭre staras kruelaj […] En la anda areo ekzistas minkompanioj / Ili poluas revojn / Akvon, teron, ĉion / [ĉion] kiu ĉirkaŭas ilin.

Mamaní naskiĝis en Jujuy, en la ekstrema nordokcidento de Argentino, kaj kreskis en la najbara regiono Salta. Ri studas Antropologion ĉe la Nacia Universitato de Salta kaj laboras kiel instruisto de popolaj dancoj.

Per Bartolina Xixa, Mamaní defias stereotipojn, kiuj troviĝas en popola arto, en kiuj genraj roloj daŭrigas duumajn strukturojn preterlastantajn gamon de identecoj. Mamaní rimarkigas en intervjuo por la argentina retejo VOS:

Hago danzas folklóricas argentinas, peruanas y bolivianas. Me gusta la música popular, por eso me surgió la necesidad de reflexionar sobre el folklore y pensar que a mí, como marica, se me negaba la posibilidad de mostrarme a la hora de construir una coreografía y armar una pareja de baile…

Mi faras popolajn dancojn argentinajn, peruajn kaj boliviajn. Mi ŝatas popolan muzikon, kaj pro tio mi bezonis pripensi ĝin kaj mian pozicion kiel gejo en ĝi, ĉar oni rifuzis al mi la ŝancon esprimi min kiam temis pri farado de koreografio kaj duopa danco…

Kaj ri aldonas:

Me di cuenta de que a muchas personas les pasa lo mismo porque el folklore está pensado desde una lógica heterosexual. Se le dan ciertos atributos a los varones, a los gauchos, como la fuerza, la firmeza y el galanteo. Es el que dirige. Las mujeres, en tanto, son sumisas, complacientes.

Mi komprenis, ke la sama afero okazas al multaj, ĉar folkloro estis kreita de aliseksema vidpunkto. Kelkaj trajtoj estas donataj al la vira figuro, al gaŭĉoj [ekzemple], kiel fortikeco, firmeco kaj amindumado. Li gvidas. Virinoj, aliflanke, estas cedemaj, obeemaj.

Tributo al ajmara heroino

La sociaj pridemandadoj de Mamaní ne limiĝas je la mondo de folkloro — ili ankaŭ alparolas la tendencojn, kiuj regas tutmondajn estetikojn en kiuj “reĝinjo” estas taksata, estetikoj kiuj, laŭ la artisto, estas ligitaj al stereotipoj pri la koncepto de ineco de la okcidentaj kulturoj.

Ria reĝinja rolulo apartigas sin de tiuj tendencoj: inspirita de Bartolina Sisa Vargas, ajmara gvidantino, kiu rebelis kontraŭ la hispana imperio kaj poste estis kaptita, torturita kaj mortigita en La Paz, Bolivio, en 1782, Mamaní pagas tributon al tiu ĉi anda virino, la “ĉolino” — “laborema virino, domestrino, kiu iras labori ĉiutage kaj havas fortajn ligojn kun sia familio, sia komunumo, siaj prapatroj, siaj tradicioj”.

Bartolina Xixa dum prezento en Bonaero, en junio 2018. Foto de Elisa Portela, uzata kun permeso.

En epizodo de la podkasto “Relatos Disidentes” aŭ “Kronikloj de Malkonsentemulo,” de la Salta portalo, VóVè, Mamaní priskribas sian karakteron.

Suelo decir que le presto mi cuerpo a Bartolina Xixa. [Un personaje que] nace por la urgencia de poder pensar otras formas de hacer folclore, otra forma de entender identidades que me vienen atravesando y que vienen atravesando a un colectivo.

Mi kutime diras, ke mi pruntedonas mian korpon al Bartolina Xixa. [Karaktero, kiu] naskiĝis de la urĝeco esti kapabla pripensi aliajn manierojn folklorumi, alian manieron por kompreni identecojn, kiuj transiras mian propran sperton kaj kiuj transiras sperton de tuta grupo.

Defii la koncepton de argentina vireco kaj la “GLAT-normo”

La aktivismo kaj la batalado de Mamaní sinturnas al sociaj retejoj — specife Facebook kaj Instagram — tra kiuj transdoni provokemajn mesaĝojn. La plej bona ekzemplo estas Facebook-afiŝo, kiu famiĝis kiel la “gejkiso”, kiu disvastiĝis virusece en la platformon en novembro 2018.

Dum la antaŭludparto de piedpilkkonkurso inter la Boca Juniors kaj River Plate teamoj, konata kiel “la Superklasika”, Mamaní publikigis la afiŝon, enhavantan bildojn de kiso, antaŭ la monaĥejo San Bernardo, en Salta, inter li kaj alia viro, surhavante la t-ĉemizojn de la rivalaj teamoj. Ri proklamis ĝin la “Superklasika Geja Kiso”.

En eltiraĵo de la teksto legeblas:

El super clásico beso Marica, Somos negros, somos villeros, somos del interior de Argentina, somos pobres, no somos el esteriotipo de cuerpo esbelto, somos los rostros negados por la colonialidad, SOMOS MARICAS, empoderadas y subalternas, alejadas del “clásico” gay estereotipado. […] Transitamos nuestra vida en los espacios y en la memoria que siempre son acallados por la heteronorma y la LGBTnorma. […] Un clásico argentino no es un BOCA Y RIVER, un clásico argentino es ver cómo nos estigmatizan, nos insultan, nos expulsan, nos odia, nos matan.

La superklasika Geja Kiso. Ni estas nigraj, ni estas de la getoj, ni estas de la kamparo, ni estas malriĉaj. Ni ne havas la stereotipan sveltan korpon, ni estas la vizaĝo, kiun kolonieco rifuzas agnoski. Ni estas gejaĉoj, potencigitaj kaj subrangaj, for de la stereotipa “klasika” geja [viro] […] Ni vivas niajn vivojn en spacoj kaj memoroj, kiuj estas ĉiam silentigitaj far de la aliseksemula normo kaj de la GLAT-normo […] Argentina klasikaĵo ne estas Boca kontraŭ River. Argentina klasikaĵo estas vidi, ke ni estas stigmatizataj, insultataj, forpelataj (de niaj landoj), malamataj, mortigataj.

La afiŝo altiris ĉiajn reagojn kaj komentojn subtenajn, malakceptajn, primokajn, admirajn, amajn kaj malamajn de uzantoj. Global Voices parolis kun Mamaní pri la afiŝo per WhatsApp:

Una cosa interesante fue la de atacarnos diciendo que no éramos argentinos. […] Lo que querían decir era que el rostro de la argentinidad es blanco, es heterosexual, y no tiene atributos morenos, indígenas, ni de diversidades sexuales.

Interesa afero estis vidi, kiel ili atakis nin dirante, ke ni ne estas argentinanoj […] Kion ili provis diri estas, ke la vizaĝo de Argentino estas blankula, estas aliseksema, kaj ne havas malhelhaŭtajn aŭ indiĝenajn ecojn, nek havas ĝi ajnan seksan diversecon.

Mamaní agnoskas, ke ri estas atentema kiam ri publikigas en sociajn retejojn, konsciante pri kiel tio venigas al ili atakojn kaj maltoleremon. Sed ri ne lasas ke atakoj kaj negativa kritiko intermetiĝu al la ĉefa celo, kio estas disvastigi artaĵojn pere de sia reĝinja rolulo, Bartolina, en la spirito de media, socia, politika kaj genra aktivado.

Mamaní ankaŭ substrekis kiel, ene de la “reĝinjejo” kaj de la GLAT-komunumoj de Argentino, oni ĉiam pridemandas rian manieron esprimi diversecon el “periferia perspektivo”, rian elekton de estetika ikono de bolivia indiĝena kulturo kiel reĝinja rolulo:

No es lo mismo ser un gay blanco de una ciudad que un gay moreno, con un cuerpo no estandarizado [según los cánones de belleza dominantes], con rostro indígena, que vive en una comunidad alejada de toda la cultura capitalista. [Ser] gay, pobre, trabajador… todo eso va a diferenciar las construcciones.

Ne estas la sama [afero] esti blankula geja [viro] de la urbo kaj esti bruna geja [viro], kun korpo, kiu ne estas normeca [laŭ la reganta ideo de beleco], kun indiĝena vizaĝo, kiu loĝas en komunumo for de ĉiu kapitalisma kulturo. [Esti] geja, malriĉa, de la laborista klaso… ĉio ĉi, kio difinas kaj apartigas [niajn sociajn] strukturojn [kaj spertojn].

 

View this post on Instagram

 

A post shared by Bartolina Xixa (@bartolinaxixa) on

 

Komenti

Enarkivita sub GLAT, transgenraj aferoj, Tutmondaj Voĉoj, Uncategorized

Niĝeriaj aktivistoj por handikapulaj rajtoj asertas ke antaŭjuĝoj estas la plej granda baro al homaj rajtoj

[La originala versio de ĉi tiu artikolo, verkita en la angla de Adetomiwa Isiaka, aperis unue en la retejo Global Voices. Ĝia Esperanta traduko, de Manuela Ronco, aperis en Global Voices en Esperanto.]

En aprilo 2014 la niĝeria kuracistino Mariam Florence Ogo vizitis 12-jaraĝan infanon afliktitan de poliomjelito, dum kontrolo ĉe sentegmenta instalaĵo en la vilaĝo Manjekin en la niĝeria ŝtato Adamawao. Programo Transdono de Poliomjelito. Foto de Mariam Florence Ogo. Uzita kun rajtigo per Flickr: Komuna Kreaĵo 2.0.

Irene Patrick-Ogbogu, 43-jaraĝa, ekuzis rulseĝon antaŭ sep jaroj. Tiam ŝi spertis malkreskon de sia libera volo.

“Mi ne plu povas eliri, kiel antaŭe, mi ne povas fari plejparton de la aferoj en la publikaj spacoj, kaj homoj nur rigardas min kompate”, diris al mi Patrick-Ogbogu dum telefonintervjuo la 10-an de aŭgusto.

Hodiaŭ, en Niĝerio, homoj kun ajna speco de handikapo estas ofte traktitaj kun malestimo. Dum nova leĝo aprobita en 2018 donas novajn esperojn por la inkluzivigo de handikapuloj, niĝerianoj kun handikapo daŭre alfrontas aron da obstakloj kaj mistraktoj, inter alie parolajn kaj seksajn misuzojn, diskriminacion en la laborloko, kaj limigitan aliron al la publikaj spacoj kaj transportoj.

Patrick-Ogbogu estas la fondinto kaj direktoro de la Centro por Antaŭenigo de Handikapulaj Rajtoj [en, kiel ĉiuj sekvaj ligiloj se ne indikite alie], organizaĵo kiu laboras por ŝanĝi la manieron en kiu handikapeco estas vidata kaj alfrontata en Niĝerio. Sed ŝi estas ankaŭ unu el la ĉirkaŭ 27 milionoj da niĝerianoj kun korpa handikapo. La rekta sperto de diskriminacio kontraŭ homoj kun handikapo estigis ŝian deziron je ŝanĝo.

Laŭ la homrajta aktivisto Ekaete Umoh, la sociaj antaŭjuĝoj estas la plej ĝena solvindaĵo, ĉar la percepto diktas la agon.

Diskriminacio minacas la rajtojn de homo kun handikapo, influante ilian aliron al la sansistemo, ilian ekonomian inkluzivecon, kaj ilian edukadon. Okupiĝas pri la problemo #RampUpNigeria, kampanjo en la sociretejoj starigita fare de la aktivisto por la handikapulaj rajtoj Blessing Ocheido por substreki la preskaŭ neekzistantan alireblecon de rulseĝoj en Niĝerio.

Saluton @gtbank @gtbank_help. Mi estis ĉi-matene ĉe via Kuto-sidejo en Abeokuta, ŝtato de Ogun, kaj mi devis atendi ekster la banka enirejo ĉar la konstruaĵo ne havas rampon, nek estas la sekurecpordo alirebla. Tio estas tre bedaŭrinda.

En aliaj landoj, la bankaŭtomatoj estas provizitaj de aŭskultiloj kaj de brajla klavaro, tiel ke homoj kun aŭdaj aŭ vidaj problemoj povu aliri senprobleme al sia propra mono sen ajna helpo. En Niĝerio, tamen, malmultaj bankaŭtomatoj havas tiajn ecojn, kaj ilia alteco igas ilin nealireblaj por uzantoj en rulseĝo. Restauracioj, malsanulejoj kaj aliaj publikaj ejoj estas preskaŭ nealireblaj por homo kun apartaj bezonoj – kvankam oni foje trovas preĝejon kun signolingva interpretisto.

Tiuj ĉi spacoj, tiom necesaj sed samtempe malfacile alireblaj, malebligas sendependecon. Kaj, rimarkas Umoh, estas ĝuste pro tiuj ĉi strukturaj baroj, kaj ne pro la handikapo mem, ke handikapeco iĝas ŝarĝo kaj la antaŭjuĝo pli emfazata.

“Multaj homoj vidas handikapecon kiel aferon pli de karitato ol de homaj rajtoj.”

— Ekaete Umoh

Kiel Patrick-Ogbogu, Umoh ekhavis poliomjeliton en la 80-aj jaroj, kiam la viruso tuŝis centojn da infanoj en la tuta mondo. Kvankam Umoh ne uzas rulseĝon, la malsano tuŝis la muskolojn de unu el ŝiaj gamboj, lasante unu el ili videble malpli granda ol la alia.

Diskriminacio pri handikapeco ene de la familioj

Umoh asertas ke ŝia batalo por la handikapulaj rajtoj komenciĝis per agoj je la familia nivelo. “Mi ŝatus viziti la hejmojn de la familioj kaj diri al ili: ‘Rigardu min! Ĉu io malbonas pri mi?’ Tio por helpi ilin kompreni, kio estas handikapeco.” La atentemo pri familioj kreskiĝis danke al ŝiaj universitataj spertoj, kiam – trude tenata en konstruaĵo dediĉita al studentoj kun handikapoj, fizikaj aŭ ne – ŝi malkovris ke ĝuste familioj estas parto de la problemo.

“Vivante en tiu ĉi socio, familioj aldonis al la evoluo [de siaj infanoj] malaltan memestimon. Oni aŭdas pri familioj kiuj kaŝas [handikapitajn] homojn, [kelkaj] mistraktante siajn filojn.” — Ekaete Umoh

Edukisto por surdaj infanoj en Lagos, kiu petis ne esti rekonebligita ĝuste pro la delikata naturo de laboro kun familioj, diris al mi ke kiam surdaj infanoj naskiĝas en averaĝa niĝeria familio, la bonŝancaj finiĝas sub la prizorgado de institucioj, ĉar la gepatroj ne scias kiel prizorgi ilin – aliaj eĉ estas adoptitaj de instruistoj. Tiuj kiuj vivas kun siaj familioj estas apartigitaj kaj neniam lernas komuniki ĝuste, kio influas ilian evoluon kaj eĉ pli limigas iliajn vivelektojn.

Familiaj kaj sociaj antaŭjuĝoj surefikas homojn kun ĉia tipo de handikapo, sed ankaŭ genro estas faktoro. Esplorado sugestas ke handikapitaj virinoj havas 10-foje pli grandan probablecon sperti hejman perforton, misuzadon kaj seksan agreson. Inoj kun handikapo estas ankaŭ preteratentitaj de aktivistoj por virinaj rajtoj, asertas Umoh. Pro tiu ĉi kialo, kaj Umoh kaj Patrick-Ogbogu zorgas specife pri la rajtoj de handikapitaj virinoj.

El ĉiuj antaŭjuĝoj, religiaj kaj kulturaj kredoj povas esti la plej akraj. CNN raportas ke en Niĝerio handikapeco estas ofte konsiderata kiel supernatura konsekvenco de malbono aŭ sorĉado kaj, pro tio, handikapuloj estas ofte marĝenigitaj aŭ eĉ ekzilitaj.

La unua paŝo direkte al aliro al homaj kaj juraj rajtoj

Ĉiuj aktivistoj pri handikapulaj rajtoj konsentas ke iliaj klopodoj estus pli fruktodonaj kun la juro ĉe ilia flanko.

La 23-an de januaro 2019, preskaŭ 20 jaroj post ĝia unua propono, la niĝeria prezidento Muhammadu Buhari subskribe leĝigis la Akton pri [Malpermeso de] Diskriminacio kontraŭ Handikapuloj, 2018.

La akto donas al komisiono respondecon pri “instruado, san-prizorgado, sociaj, ekonomiaj kaj civitanaj rajtoj” por la homoj kun handikapo. Laŭ la novaj leĝoj, kiu ajn estus kaptita dum diskriminacia ago kontraŭ handikapuloj, riskus monpunon je 100.000 niĝeriaj nairoj (egalaj al 276 usonaj dolaroj) aŭ ses monatojn en malliberejo, aŭ ambaŭ.

Umoh klarigis ke temas pri vera venko ne nur por la handikapuloj, sed ankaŭ por la tuta lando, ĉar ĝi certe kreos laborpostenojn kaj komercajn ŝancojn. La produktado de protezaj membroj, por helpi mutilitajn homojn agrable vivi en la socio, estas klara ekzemplo de tio.

Umoh mastrumas la Familie Centritan Iniciaton por Handikapuloj (FACIP), neprofitcelan organizaĵon kiu ekde 19 jaroj okupiĝas pri edukado de familioj pri handikapeco kaj pri antaŭenigo de politikaj ŝanĝoj kaj de rajtoj de knabinoj kun handikapeco. Ŝi havas hipotezon, ke la leĝa projekto pri handikapeco estis preterlasita dum tiom da jaroj pro malbonŝanca miksaĵo de antaŭjuĝoj kaj misfunkcia jura sistemo. Ofbodo-Patrik konsentas: “Iam [la leĝa projekto] atingis la prezidentan oficejon; lia preteksto estis manko de sufiĉa buĝeto por la postuloj de la leĝa projekto.”

Human Rights Watch (HRW) substrekis ke ĝis nun, sen leĝoj kontraŭ diskriminacio, handikapuloj estis dumlonge preteratentitaj de dungantoj. Nun, dungantoj preteratentantaj kandidatojn pro handikapo alfrontas monpunon je 250.000 nairoj (690 usonaj dolaroj).

Patrick-Ogbogu fidas ke la novaj leĝoj plibonigos la situacion de handikapuloj. Ŝi estas kunlaborinta kun la registaro por krei ŝancojn por homoj kun handikapo ekde kiam DRAC fondiĝis en 2011, kaj en tiu periodo ŝi estas atestinta ŝanĝojn en la percepto de la problemo. Idris Agboluaje, DRAC-ano, asertas ke li mem vidis ŝanĝojn en la sinteno de la edukistoj kaj de la policistoj al la handikapuloj, faciligante por tiuj ĉi la ekzercadon de iliaj rajtoj.

Novaj esperoj por la inkluzivigo de handikapeco

La celo, asertas Umoh, estas normaligi handikapecon, kio adresos la izoligon kaj segregadon de la handikapuloj. “Kiel la infanoj komprenos siajn samaĝulojn, se ili ne povas interagi [kun ili]?”, ŝi demandas.

Umoh kredas, ke la Ministerio pri Publika Edukado devas esti implikita: “La [demokratiaj] rajtoj por la handikapuloj devus esti inkluzivigitaj en la programo de la socisciencaj studoj.” Ŝi proponas ke signolingvo devus esti lingva opcio en la niĝeriaj lernejoj, flanke de fremdaj lingvoj kiel la franca.

Patrick-Ogbogu substrekas la neceson de publika reprezentado kiel en la senato, dum Umoh entuziasmiĝas pri la ideo de kunlaborado inter la handikapuloj kaj iliaj aliancanoj. Tiu ĉi pensas ke la baroj (enaj kaj eksteraj) blokantaj la ŝancojn kaj kreantaj limojn povas esti facile forigitaj per pli granda nombro da publikaj kaj privataj organizaĵoj kiuj postulas handikapulajn rajtojn.

Patrick-Ogbogu emfazas ke, pli ol ĉio, la leĝo pri handikapeco temas pri videblo. “Tio ĉi estas ŝanco por la handikapuloj esti vidataj tiaj, kiaj ili estas: homoj kun la rajto kaj la povo ekzerci siajn homajn rajtojn.”

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, aktuale, handikapismo, Tutmondaj Voĉoj, Uncategorized

La unua slovaka gejrajta aktivulo

Enhavaverto: mencioj de memmortigo, polico, persekutado, torturo, gejfobio

Ĉi tiu artikolo ĉerpas el reta ekspozicio pri Imrich Matyáš (legebla en la slovaka lingvo).

Ĝis antaŭnelonge oni tute ne sciis, ke ajna GLAT-aktivismo okazis en teritiorio de Slovakujo jam en la 30-aj jaroj. Sed en 2012 slovaka historiistino Jana Jablonická-Zezulová malkovris taglibrojn kiujn verkis nekredeble interesa homo. Li nomiĝis Imrich Matyáš, vivis en la jaroj 1896-1974 en Bratislavo, kaj laboris kiel oficisto. Samtempe li evidentiĝis esti la unua slovaka aktivulo pri rajtoj de samseksamuloj.

hlavný @2x

Imrich Matyáš, matyas.sk

Matyáš ekaktivis jam 22-jaraĝe kaj ne ĉesis siajn klopodojn ĝis la momento kiam samseksamo estis (parte) malkrimigita en Ĉeĥoslovakujo. Entute li diligente aktivis dum 40 jaroj. Li strebis influi juristojn, kuracistojn, psiĥologojn kaj aliajn intelektulojn por konvinki ilin ke samseksamaj homoj estas maljuste persekutataj kaj ke ilia situacio nepre ŝanĝiĝu. Nome, tiutempe samseksamaj agoj estis punataj per malliberigo (eĉ ne parolante pri la rilata socia stigmo).

Al Ĉeĥoslovakujo venis inspiro ĉefe de Germanujo, kie la movado por malkrimigo de samseksamo komenciĝis jam antaŭe, interalie per fondo de tiucela asocio en Berlino en 1897. En Prago oni do komencis eldoni revuon Voĉo de seksumorientiĝa minoritato (Hlas sexuální menšiny). Matyáš estis laŭ la ĝisnunaj scioj la sola slovaka kontribuanto al la revuo. Ĝia ĉefa celo estis forigi la leĝajn paragrafojn, kiuj kaj en Ĉeĥujo, kaj en Slovakujo (en ĉiu el la du partoj de la ŝtato estis malsama leĝaro) punadis samseksamon per malliberigo (en Slovakujo nur inter iĉoj – ne pro tio ke ĝi estis pli progresema lando, kiel lesboj tiutempe foje ŝercis, sed ĉar tie seksemeco de virinoj estis tiom plene ignorata). Krom tio oni en la revuo publikigadis ekzemple ankaŭ beletraĵojn aŭ anoncojn. La kontribuaĵoj de Matyáš estis diversaj: historiaj, kritikaj, biografiaj, ktp.

Krom verki por Voĉo (kiun ri ankaŭ finance kaj organize subtenis kaj senpage dissendadis al scientistoj, kuracistoj kaj juĝistoj), la agado de Matyáš konsistis ankaŭ el tio ke li preskaŭ ĉiumonate organizis prelegojn kie samseksamo estis diskutata. Krome li donis senpagajn jurajn konsilojn al homoj akuzitaj pri samseksamo. Li korespondis kaj estis en kontakto kun la berlina movado, kie li ĉerpis novajn faktojn kaj argumentojn por uzi en la propra lando. Ĝenerale li argumentis per scienco, kaj laŭ propraj vortoj konsideris sian strebon “batalo etika […] por justeco [kaj] vera humanismo”.

En la 50-aj jaroj Matyáš ofte spertis policajn pridemandadojn kaj hejmajn vizitojn de la “mora sekcio” de la polico. La ĉefa kialo estis, ke oni per minacoj kaj ĉantaĝoj strebis de Matyáš ekhavi informojn pri konataj kaj politikemaj samskesamuloj de la Komunisma Partio, por povi senkredindigi ilin. Matyáš rezistis kaj rifuzis doni ajnajn informojn. Li indikis, ke la pridemandadoj, kiujn li priskribas en siaj taglibroj, estis elĉerpigaj kaj negative efikis lian mensan kaj fizikan sanon. La pridemandadoj daŭris ĝis duono de la 60-aj jaroj (do eĉ post la parta malkrimigo).

sklamanie matyáša z postoja komunistickej strany po vojne@2x

Skribaĵoj de Matyáš, matyas.sk

Matyáš en la taglibroj priskribas ankaŭ tiamajn “kuracadojn” de samseksemo, kiujn spertis liaj konatuloj. La kuracadoj estis tre multekostaj kaj, evidente, tute senefikaj. En la pli bona kazo oni uzis psiĥoanalizajn metodojn kiel hipnozo aŭ sugestado – tiuj estas priskribitaj de Matyáš. Bedaŭrinde ni scias de aliaj historiaj fontoj ke krom ili estis kiel “kuracado” uzitaj ankaŭ ĥemiaĵoj, kastrado aŭ aliaj formoj de torturo.

Estas mirinde, ke Matyáš daŭrigis sian agadon ankaŭ en la 50-aj jaroj, kiam li ne plu havis subtenon de Voĉo aŭ de ajna GLAT-rajta movado. Nome, nazioj kaj la dua mondmilito detruis ajnajn strebojn al tiurilata socia liberaligo. Matyáš esperis, ke post la milito eble komunistoj finfine malkrimigos samseksamon. En la jaro 1950 aperis nova krimleĝaro. Tamen, ĝi ne alportis la ŝanĝon pri kiu li esperis – samseksamo daŭre estis krimo punata per malliberigo. Matyáš estis furioza pri tio. Malgraŭ siaj malagrablaj spertoj kun la policaj pridemandadoj li ne rezignis. Li skribadis leterojn al diversaj komisionoj kaj ministrejoj. Li kontaktis ankaŭ plurajn ĉeĥoslovakajn seksologojn por peti de ili subtenon kaj pruvojn por sia pledado.

Grandega sukceso okazis en la jaro 1961, kiam samseksamo estis (parte) malkrimigita. Tiu jaro estas relative frua, kompare kun aliaj landoj de la mondo. Tamen, mi diras “parte”, ĉar seksumado inter samseksaj homoj pli junaj ol 18 jaroj daŭre estis krimo, dum aliseksema seksumado estis leĝe permesita jam ekde 15 jaroj. Plena malkrimigo okazis nur en la jaro 1990. La 29an de novembro 1961, la tagon de la malkrimigo, Matyáš skribis: “Ĝi estas certe progreso, kaj 70% humana.”

Matyáš dum sia vivo tute ne atingis ajnan famon aŭ honoron. Male, oni preskaŭ forgesis pri li ĝis la antaŭnelonga hazarda malkovro de liaj taglibroj. Li mortis per memmortigo en 1974 kiam li aĝis 78 jarojn.

La rakonto de Imrich Matyáš fascinas kaj kortuŝas min interalie pro sia daŭra aktualeco. Eĉ se ekde 1990 ni en Slovakujo havas plenan malkrimigon, la justeco por GLAT-uloj daxure ne estas centelcenta – eĉ en la nivelo de leĝaj reformoj, mankas ekzemple leĝoj kiuj permesus al samseksamuloj oficiale krei familiojn kaj leĝe protekti ilin. La argumentoj kaj konsiloj kiujn Matyáš skribis antaŭ jardekoj estas grandparte daŭre uzeblaj hodiaŭ. La nelaciĝema kaj esperplena aktivulo estas laŭ mi inspiro por la hodiaŭa generacio de aktivuloj, por daŭrigi en la laboro kiun li antaŭ jardekoj komencis.

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, GLAT

‘Vi estas tro bona por partopreni’ – sportoj kaj la genra duumo

Caster Semenya, post venko de arĝenta medalo en 2012. Foto de Tab59 laŭ CC BY-SA 2.0.

‘Vi ne rajtas kunkuri, ĉar vi estas tro bona. Tio estas nejusta por la aliaj.’

Jen la mesaĝo, kiun Caster Semenya, multfoje premiita Olimpika kuristo el Sudafriko, efektive ĵus ricevis. IAAF, la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj, ĵus aprobis regulon, kiu devigos al atletinoj kun tro altaj niveloj de testosterono submetiĝi al medicina terapio. La specifeco de la kategorio, kaj la tempumo, sugestas ke la regulo estis kreita specife por celi Semenyan. Por povi kuri en konkursoj en novembro, ŝi devos preni drogojn por fiksi siajn hormonojn ekde nun ĝis tiam.

Sonas absurde, sed estas vero. Kaŝiĝante malantaŭ la kurteno de medicinaj vortoj kiel hyperandrogenism kaj ideoj de ‘egaleco’ kaj ‘justeco’, grandparte okcidentaj asocioj premas tiujn medikamentojn al ĉefe nigraj, neokcidentaj virinoj.

Tio ne estas la unua fojo por Semenya. En 2016, post venki 800m-an konkurson, ŝi estis afliktita de kontroversio. Lyndsey Sharp, brita, blanka kuristo, kiu venis en la 3a vico, larmoplene plendis, ke ŝi ne havis ŝancon venki pro tio, ke la aŭtoritatoj NE devigis al Semenya kaj aliaj atletoj redukti siajn hormonnivelojn. Aliaj britaj, blankaj atletoj saltis por defendi Lyndsey-n kaj ataki Semenyan.

La ideo de ‘nejusta avantaĝo’ radikiĝas en la blanka genra duumo elpensita dum la naskiĝo de koloniismo. Oni kreis ŝablonojn de ineco kaj iĉeco, surbaze de ‘dezirindaj’ blankaj homoj, kaj markis ĉion ekster tiuj limoj kiel falsan. Kiel iu pepanto rimarkis: kiam oni laste levis demandon pri la hormonniveloj de blanka atletino, konkursante pri martelĵeto?

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub aktuale, amaskomunikiloj, novaĵoj, Sporto

Gvidlinioj pri alirebleco de programeroj

Ekde kiam mi partoprenas E-aranĝojn, mi ne memoras eventon dum kiu mi ne gvidis almenaŭ unu programeron (eble estis kelkaj, sed ili certe estis tre eta parto). Foje mi tiom entuziasmis, ke mi gvidis eĉ kvar aŭ kvin, kaj mi ĉiam ĝojis oferti mian kontribuon, proponante ion (laŭ mi) mojosan al la cetero de la partoprenantaro. Tamen, mi devas konfesi, ke elpensante la proponon, aŭ pretigante la programeron mem,  mi ege malofte prikonsideris ĝian alireblecon. Lastatempe, dum mi pretigis la alvokon por programkontribuoj de la IJK2019, mi ekkonsciis pri tio, kaj pri kiom tiu ĉi temo estas ofte preteratentata. Sekve, mi deziris fari ion por kontraŭstari tiun ĉi tendencon. En Egalecen ni jam verkis kaj parolis pri alirebleco, sed mankis al mi specifa rimedo por programgvidantoj, do mi decidis prilabori ĝin, kaj fine ĝi estis publikigita en la retejo de IJK, lige kun la alvoko por kontribuoj. Mi kundividas la dokumenton ĉi-sube, kun la espero ke pli da homoj legos ĝin, kaj trovos inspiron por igi siajn programerojn pli alireblaj.

Gvidlinioj pri alirebleco de programeroj

Ĉi tiu dokumento prezentas ideojn kaj sugestojn, rilate al la alirebleco de programeroj. “Alirebla”, en ĉi tiu kunteksto, ne indikas nur laŭvortan fizikan eblon (ekz. estas lifto por homoj, kiuj ne povas uzi ŝtuparon), sed ankaŭ konsideron pri la etoso kaj kromaj kondiĉoj, kiuj povus malkomfortigi aŭ endanĝerigi iun.

Organizi programeron 100%-e alireblan, sendepende de ecoj kiel aĝo, lingvonivelo, handikapeco, sano, fizika trejnado, ktp. estus tre malfacile, se entute eble. Sed organizi programeron pli alireblan estas io, kion ĉiuj povas tre facile fari per iom da pripensado kaj atentemo.

Ĉi-sube ni listigas kelkajn konsilojn por helpi al vi, kiel programkontribuanto, alirebligi vian programeron.

Enhavavertoj

Uzu enhavavertojn en la priskribo de via programero, kaj ripetu ilin je la komenco de ĝi.

Enhavaverto povas esti rapida komento rilata al tiklaj temoj traktotaj, kiuj povus esti ŝokigaj/malkonfortigaj/anksiigaj, ekzemple por apartenantoj de malsama kulturo aŭ homoj, kiuj postvivis traŭmon. Ofta (kaj eble ŝablona) ekzemplo estas mencio aŭ priskribo de seksperforto.

Vi povas uzi enhavavertojn ankaŭ por sciigi la ĉeestantojn pri kiuspeca partopreno estas atendata el ili, ekz. ĉu ili devos nur sidi kaj aŭkulti, aŭ ili devos moviĝi, paroli, aŭ aliel interveni.

Utilas diri, ke estas en ordo se partoprenanto volas foriri de la programero, pro iu ajn kialo.

Sekurspacaj reguloj por diskutrondoj

La koncepto “sekura spaco” indikas kuntekston, kie oni strebos pli egaligi la spacon kaj la diskuton, kompare kun la “normala socio”.

Klopodu gvidi la diskuton tiel, ke ĉiu sentu sin sekuraj (el psika/emocia vidpunkto), kaj komfortaj paroli. Zorgu aparte pri homoj el malprivilegiitaj grupoj, kiel anoj de malplejmultoj/subpremitaj kategorioj aŭ novuloj. Ne akceptu primokojn, ofendojn kaj prijuĝajn komentojn. Depende de la temo de la diskuto, povas utili subtreki ĝian konfidencan karakteron. Starigu regulojn por peti la parolon, kaj eviti ĝenan interrompadon. Plena tia regularo, kune kun video, kiu montras uzeblajn gestojn por regi diskuton, troveblas ĉi tie.

Por igi programeron pli alirebla

… al blinduloj kaj / aŭ malforvidantoj:

  • Se vi projekcias ion, aŭ skribas sur tabulo, ĉiam komentu tion ankaŭ voĉe.
  • Evitu projekcii tro longajn tekstojn, kaj uzu grandan, simplan tiparon.

… al malbon-aŭdantoj:

  • Se vi legos ion (sen laŭtigilo en la ĉambro), havu prefere la tekston projekciitan sur ekrano. Alternative (aŭ aldone), elprintu kelkajn foliojn kun la teksto, kaj avertu komence de la programero ke haveblas printaĵoj.

… al homoj kun limigita moviĝpovo:

  • Se vi proponas ludon, sport-aktivaĵon, aŭ alian programeron en kiu necesas moviĝi, provu elpensi pli facilan version por homoj kun moviĝproblemoj aŭ kun malmulte da fizika trejnado.
  • Respektu ĉies limojn: diru eksplicite ke enordas se iu ne sukcesas fari tiun ekzercon, aŭ eĉ tute ne volas provi.

… al lingvokomencantoj:

  • Klopodu paroli malrapide kaj klare, uzu frazojn mallongajn.
  • Klarigu mallongigojn, kaj fakajn vortojn.
  • Klarigu specifaĵojn de la Esperanta kulturo (ekz. kio estas gufujo, aŭ nomojn de “famuloj” kiujn vi citas/mencias)
  • Faru ofte paŭzojn por demandi ĉu necesas plia klarigo.
  • Se vi perceptas, ke homoj eble ne komprenas, ne hezitu reklarigi kaj simpligi klarigojn.

… al GLAT-aj / kviraj homoj:

  • Ne antaŭsupozu la genron aŭ la seksorientiĝon de la ĉeestantoj. Se vi volas mencii unu el ili por fari ekzemplon, kaj vi ne certas pri ties preferata pronomo, uzu genroneŭtran pronomon/esprimon.
  • Ĉe danc-kursoj aŭ simile, anstataŭ la tradiciajn rolojn de “viro” kaj “virino”, uzu genroneŭtrajn rolojn kiel “gvidanton” kaj “sekvanton”, kaj lasu la homojn libere elekti inter ili.

La sugestoj ĉi-supre menciitaj estas nur kelkaj ekzemploj, kaj certe estus multaj aliaj aldoneblaj. Vi povas mem elpensi/serĉi aldonajn strategiojn, kiuj aplikiĝas pli specife al la tipo de programero, kiun vi organizas, aŭ al iu kategorio da partoprenantoj, kiujn vi volas aparte inkluzivi.

Komenti

Enarkivita sub movado, organizado, rimedoj, Uncategorized

Kiel korekti lingvaĵon konscie kaj bonkore

Por Esperanto, ĉiu estas lernanto. Do estas kompreneble, ke oni volas atingi kiel eble la plej altan lingvonivelon kolektive. Se estas fuŝa lingvaĵo en artikoloj, afiŝoj, diskutoj kaj komitatoj, la lernantoj do suferos, ĉu ne? Por la pluvivo de Esperanto necesas, eĉ nepras, ke ni uzu la lingvo ĝuste.

Tamen, antaŭ ol vi saltas el via seĝo por komenti pri tiu mankanta akuzativo (jes, mi faris ĝin intence), mi volas starigi demandon: se korektoj estas ofendaj, konfuzaj, aŭ ignorotaj, ĉu ili efektive funkcias? Mi dirus, ke ne. Se ili ne plialtigas la lingvonivelon, ili rapide fariĝas ilo por skeptikumi, kritiki, kaj ataki.

Persone, mi emas eviti korekti erarojn entute, sed en iuj okazoj tio estas nepra, ekz. se temas pri oficiala retejo kun gravaj informoj. Do ĉi tie mi prezentos kelkajn argumentojn pri kiel korekti lingvaĵon estante afabla kaj konscia pri la kialo kaj la kielo.

Legi plu

10 komentoj

Enarkivita sub lingvo, movado